Bundismo

Jewish Bund rally, 1917
Juda Bundisma amaskunveno, 1917

Bundismo estis sekulara juda socialisma movado, kies organiza manifestaĵo estis la Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Litovio, Pollando kaj Rusio (jide אַלגעמײַנער ײדישער אַרבעטער בּונד אין ליטע פוילין און רוסלאַנד: ,  Algemeyner Yidisher Arbeter Bund en Litah, Poyln un Rusland), fondita en la rusa Imperio en 1897.

La Sindikato de Judaj Laboristoj aŭ "Bundo" estis grava ero de la socialdemokrata movado en la rusa imperio ĝis la Rusa Revolucio de 1917; la bundistoj komence oponis la Oktobran Revolucion, sed fine eksubtenis ĝin pro pogromoj faritaj de la Volontula Armeo de la blanka movado dum la Rusa Enlanda Milito. Fendita laŭ komunistaj kaj socialdemokrataj linioj dum la Enlanda Milito, frakcio subtenis la bolŝevikojn kaj sorbiĝis de la Komunista Partio.

La kontraŭkomunisma socialisma bundisma movado daŭre ekzistis kiel politika partio en sendependa Pollando dum la intermilita periodo kiel la Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Pollando, fariĝante grava, se ne la ĉefa, politika potenco ene de la pola judaro. Bundistoj aktivis en la kontraŭnacia lukto kaj multaj el ties membroj estis mortigitaj dum Holokaŭsto.

Post la milito, la Internacia Sindikato de Judaj Laboristoj, pli konvene la "Monda Kunordiga Konsilio de la Sindikato de Judaj Laboristoj", estis fondita en Nov-Jorko, kun filiaj grupoj en Argentino, Aŭstralio, Kanado, Francio, Israelo, Meksiko, Britio, Usono kaj aliaj landoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search